2wear

2wear
edwin oktarino

Senin, 28 Januari 2013

DD"


MULTATULI

Ekde 1860, kiam Multatuli debutis per Max Havelaar, sia revolucia romano kontraŭ malbonstatoj ĉe la estraro de Nederlanda-Hindio (la tiama nomo de Indonezio), li precipe restis fama kiel verkisto de tiu unu libro. La granda sukceso de Max Havelaar povus funkcii kiel lumĵetilo kiu atentigu la legantojn pri la postaj libroj de Multatuli, sed ŝajnas kvazaŭ ankaŭ la inverso okazis: falis tiom de lumo sur la rakonto per kiu la verkisto establis sian nomon, ke la resto de lia verko ricevis malpli da atento.
Efektive en 1860, Multatuli tuj faris eksterordinare grandan impreson. En la Dua ĉambro klarigis pastoro d-ro Wolter Robert van Hoëvell (1812-1879), kiu jam multe pli frue pledis por reformoj en Indonezio, ke la romano venigis 'iun certan tremon' tra la lando. Oni ja demandas sin, ĉu la pastoro per ĉi tio ne troigis. La Havelaar finfine signifis gravan apogon de lia politiko, kaj aklamo por Multatuli signifis en iu senco ankaŭ aklamo por van Hoëvell. Nun, post pli ol cent jaroj estas malfacile kontroli precize kiom da homoj tremis, sed la faktoj jes indikas, ke la nomoj de la multatuli'aj ĉefpersonoj en mallonga tempo estis ĝenerale konataj, kaj de la gazetaro povis esti uzataj sen plia klarigo. Laŭ multatuli en Nederlando la Havelaar'oj estis primokitaj de la Slijmering'oj kaj de la Droogstoppel'oj (Salivuloj kaj Sekmensuloj). Ĉiu sciis kio estis Slijmering, nur pri la demando, kiu apartenis al tiu kategorio facile povis esti diferenco de opinio. En la Dua ĉambro venis tumulto, kiam oni insultis unu la alian reciproke per Droogstoppel.
Max Havelaar, unua eldono de 1860

Ke la tremoj de van Hoëvell preteriris al la plej granda parto de la loĝantaro, mi per ĉi tio ne volas kontesti. Sed ĉiu politika kaj literatura diskuto okazis, tiam ankoraŭ pli ol nun, en malgranda supra tavolo. Socialismo apenaŭ ekzistis en Nederlando kaj la socia demando, la problemo de la neglektita plimulto, estis ankoraŭ malkovrota.
La Havelaar estis grandega sukceso tiugrade ke la libro estis tuj agnoskita kiel granda literatura faritaĵo. Kaj krome multatuli sukcesis meti sub ĉies atento sian duoblan temon: la ekspluatado de la oficisto Eduard Douwes Dekker. Sed Registaro kaj Ĉambro ne plenumis tion por kio multatuli pledis. La verkisto spertis ĉi tion nur mallonge kiel sukcesa klopodo, sed finfine kiel embarasa malvenko. Tamen oni ja konsentis, ke lia libro en la sekvantaj jaroj influis la nederlandan kolonian estraron: nerekte, nepruveble, sed ankaŭ neneigebla. Estas la bildo de la juna registara oficisto kiu plene je belaj planoj migris al la Oriento, inspirita de la parolado al la estroj aŭ de la fino de la rakonto pri Saidjah. Pruvebla estas la vendosukceso de la romano, kiu estis presita en tiom da eldonoj, ke totala eldonkvanto ne estas kalkulebla. Krome, la nombro de tradukoj dum la lastaj jaroj denove plialtiĝis.
Per ĉi ĉio la verkaro de multatuli estis definitive ligita kun Hindio. Oni devas esti iom tolerema kiam vojaĝagentejoj rekomendas siajn aerklimatizitajn hejmsopirajn vojaĝetojn al Indonezio kiel Max Havelaar-vojaĝoj, sed tamen la kuplado en si mem estas tre komprenebla. efektive, La pledo por plibonigo de la indonezia situacio, kiun multatuli finfine opiniis grava por Nederlando mem (pri libereco de Indonezio oni ne aŭdis antaŭ la ŝanĝiĝo de la jarcento) formas unu el liaj plej gravaj temoj, ĉie ĉe li retrovebla. Nur: tio ne estas ĉio. Lia verkaro havas multe pli interesajn flankojn.

Tidak ada komentar:

Posting Komentar